Ĉu vi ŝatus partopreni la ĉi-jaran IJK-n, kaj revas ekhavi unikan
sperton en la unika lando Kubo –- sed la flugokosto detenis vin de
definitiva decido? Ne plu hezitu!
Ni ĝojas informi, ke la partoprenantoj de la IJK povas ĝui tre signifan
rabaton, flugante per Cubana de Aviación, 80-jara kuba flugkompanio. La
netaj prezoj el Eŭropo (kun impostoj laŭ prezoj de decembro 2009) estas:
Parizo 300 EUR (+242.42)
Madrido 390 EUR (+289.75)
Londono 270 GBP (+172.20)
Romo 620 EUR (+76.87)
Moskvo 640 EUR (+137.26)
– komparu tion kun plejofte pli-ol-1,000€-aj biletoj el centra
Eŭropo ĉe la aliaj kompanioj! Cubana flugas ankaŭ el diversaj amerikaj
urboj kun speciala tarifo por la IJK-partoprenantoj –– la
plenan liston vidu ĉe
http://www.tejo.org/ijk/2010/pmwiki-2.2.8//pub/skins/ijk2010/img/flugreklamilo_havano.pdf
La kondiĉo por ricevi la rabaton estas elpago de la plena kongresa kotizo
(tio servos kiel 'asekuro' vidpunkte de la flugkompanio). Post
kiam vi kotizis, turnu vin al unu el la oficejoj de Cubana listigitaj ĉe
http://www.cubana.cu/guide/?article=of_europa kaj menciu ke vi estas
partoprenanto de la *Esperanto-Kongreso(!) en Havano*. Se estos peto pri
pruvilo, bv. kontaktu la TEJO-oficejon per oficejo ĉe tejo.org , kiu
provizos al vi tian. Ne forgesu ke necesas turista karto por eniri Kubon;
tiun vi povas ricevi en Kuba ambasadejo se ekzistas en via lando aŭ helpe
de vojaĝagentejo.
La biletoj aĉetitaj ne estos redoneblaj kaj ne eblos flugi per alia
kompanio ol Cubana. La oferto estas nome de la flugkompanio kaj validas
ĉiuj ties reguloj. TEJO ne respondecas pri la ofertoj nek povas garantii
disponeblon, prezojn aŭ kondiĉojn.
Rapidu por profiti la ŝancon de tiom konsiderinda rabato! Cubana havas
nur malmultajn flugojn semajne kaj la nombro de lokoj estas ja limigita. Ni
ĝojos vidi vin en la IJK!
nome de TEJO-Estraro, Sergeo